Novaĵoj & Konsideroj pri Itala kaj Monda Politiko

Wednesday, November 10, 2004

Georg W. Bush Gajnas la 2004jn Usonajn Elektojn!

Georg W. Bush [Ĝorĝ W. Buŝ] re-elektita per forta popola subteno.



La 2004 usonaj elektoj konfirmis Georg W. Bush kiel prezidanto dum la proksimaj kvar jaroj.
Spite favoraj sondoj al la demokrata kandidato John F. Kerry [Ĝon F. Kerri], la usona popolo montris certan subtenon ne nur al George W. Bush, sed ankaŭ al la Respublikana Partio, kiu pligrandigis ĝiajn konsentojn al la usona senato.
La 2004 baloto montris grandan kaj gravan partprenadon inter la usona balotadantoj jen demokrataj jen respublikanaj. Milionoj da civitanoj registriĝis unuafoje en la balota listoj.
Oni antaŭvidis ke la pli granda partoprenado estus pozitiva al John F. Kerry. Fakte multoj da juna balotadantoj apogis la demokratan kandidaton, precipe por demisigi George W. Bush ministraron kaj ĝiajn kondutmanierojn ambaŭ internajn kaj eksterajn.
Sed la Respublikana Partio montriĝi tre bona por mobiligi la piajn homamasojn en la Usono, kiuj fine demonstriĝi esti la majoritato.
En okaze ke vi volas plu koni pri la popola subteno al George W. Bush kaj liaj kondutmanieroj,legu artikolon de la revuo Le Monde Diplomatique [Le Mond Diplomatik]
"La ordinara popolo de George W. Bush" de Serge Halimi [Serĵ Ĥalimi]:
http://eo.mondediplo.com/article939.html


VALETE !
MILES GLORIOSUS

Wednesday, November 03, 2004

Theo Van Gogh Mortigita en Amsterdamo

Maroka enmigro la murdinto ?


La nederlanda reĝisoro Theo Van Gogh [Teo Fan Ĥoĥ] estas mortigita en Amsterdamo supoze de maroka enmigro.
La motivoj de la murdinto estus ligoj al la filmo de Van Gogh "Submission", kiu estas kritika kontraŭ la virina situacio en la islama mondo.
Sed la nederlanda ĉefministro Jan Peter Balkenende [Jan Peter Balkenende] asertis "Nenio estas certa pri la motivado".

La mortigo memorigas tion de la nederlanda politiko Pym Fortujn [Pim Fortojn'], mortigita en el majo 2002.

Ĉu ni povas defini ambaŭ da mortigoj "politika mortigoj"?

VALETE !
MILES GLORIOSUS

Tuesday, November 02, 2004

Hodiaux Usona Politika Balotado

Komencaj sondoj: "Estas dubema kiu estas venkinta en la hodiaŭa usona balotado"


Sed la pli granda politika novaĵo estas la granda popla partoprenado.
Kelkaj ligiloj:
# http://www.repubblica.it/speciale/2004/elezioni_USA/usa.html . Mapo de la 2004 usona balotado
# http://gxangalo.com/noticoj/1800.html . Artiklo en esperanto pri la usona balotado.

VALETE !
MILES GLORIOSUS

La Prezidanto de la Itala Senato "En Euxropo Estas Konjxuro kontraux la Kristaneco"

Italujo: novaj polemikoj ĉirkaŭ la "Buttiglione[Buttiljone]-afero".


La prezidanto de la itala senato, Marcello Pera [Marĉello Pera] deklaris en intervujo kun la itala gazeto "La Repubblica" [La Repubblika] ke en Eŭropo estas konĵuro kontraŭ la kristanoj. Laŭ Pera tio ci estas konfirmata de la rifuzo de la itala kandidato al la Eŭropa Komisiono, kio okazis la antaŭan semajnon ĉe la Eŭropa Parlamentejo.
La itala kandidato, la ministro Rocco Buttiglione [Rokko Buttiljone], estis deklarinta antaŭ la Europa Parlamentejo ke li estas kristana katoliko, do li konsideras kiel "peko" la samseksemecon, kiu ne estas akceptebla pri la katolikismo. Antaŭe Buttiglione estis oponinta al la enmeto de la respekto de la rajtoj de la samsekcanoj inter la artikoloj de la nova Eŭropa Konstitucio.
La EŭroParlameteja maldekstrula, socialista, verda kaj liberala grupoj estis anoncintaj la negativan baloton al la nova Eŭropa Komisiono proponita de la komisionestro José Manuel Durao Barroso [Ĵose' Manuel Duraŭ Barroso]. La Eŭropa Parlamentejo kontestis ne nur la vidpunkton de Buttiglione, sed ankaŭ tiojn de alija komision-kandidatoj. Fine Barroso estas persvadinta modifi la kompozicion de la lia proponita komisiono.

La prezidanto de la itala senato (dua autoritato en Italujo) kredas ke Eŭropo devus kompreni ke ĝia radikojn estas kristanoj. Ĝi estus tre grava, por precizigi unikan eŭropan-okcidentan identecon, unualoke antaŭ al la islama mondo kaj identeco. La kristaneco estus komuna elemento kaj bazo de la identeco de ĉiaj eŭropaj landoj. "La Eŭropanoj ne devas forgesi iliajn radikojn". Do la Eŭropa Unio ne devis forgesi enmeti la kristanajn virtojn en la nova Eŭropa Konstitucio.
Tamen, laŭ Pera, en Eŭropo ekzistas konĵuro kontraŭ la kristanaj konvinkoj kaj virto kaj moralo. Tio ĉi estus la una kauzo de la refuzo de la enmeto da la kristanaj virtoj kaj de la eŭro-parlamenteja opozicio al Buttiglione. Anstataŭe, laŭ Pera hodiaŭ ankaŭ la eŭropaj nekredantoj devus rekoni la kristanaj radikoj.


Mia opinio estas ke la prezidanto de la itala senato forgesis ke la katolicismo ne estas tuta la kristaneco. Aliaj confesoj estas pli malfermaj pri la rekono de la samsekcanoj, kaj estas ankaŭ kristanaj. En italujo estas opinia movado kio egalas la katolicismon al la tuta kristaneco. Ĝi ne estas korekta ambaŭ en la historia kaj filozofia vidpunkto.
Mi vedas iomete paranojon en la vortoj de Pera, ĉirkaŭ pretendita konspiro kontraŭ la katolikoj en Eŭropo: estas fakto ke la tria lastaj eŭro-komisionestroj - Jacques Delors [Ĵak Delor], Jacques Santer [Ĵak Santer'], Romano Prodi [Romano Prodi]- kaj ankaŭ la aktuala kandidato, Durao Barroso, estas katolikoj.
Mi kredas ke la potenca itala katolika eklezio estas utiliganta ĉiom da ĝiaj povoj por influi sur la konstruado de la eŭropa uneco. Islamo estas utiligita kiel menaco al la okcidentaj valoroj. Do la eŭropa uneco devus formiĝi je la distinga elemento de la okcidentaj valoroj: la kristaneco.
Sed mi kredas ke la distinga aspekto de la eŭropa civilizo estas la apartiĝo inter la religio kaj la ŝtato. Multaj da la homo-rajtoj, kun la libereco de penso kaj ankaŭ de religio, en Eŭropo deveniĝas el tia apartiĝo.
Ne forgesu tion.

VALETE
MILES GLORIOSUS